Family unrecorded

Folia de Reis

Brazil

La folia de reis estas katolika festo dediĉita al la Tri Magaj Reĝoj.

69º Encontro Nacional de Folia de Rei de Muqui 2019
Photo: Aandradevix · CC BY-SA 4.0+ Add licensed photo →
Understand in 30 Seconds · In Plain Words

Quick guide to Folia de Reis

Sourced or Silent · CC BY-SA 4.0

La folia de reis estas katolika festo dediĉita al la Tri Magaj Reĝoj.

01 · What it is
Living Tradition

Documented cultural tradition on record; family classification awaits an editor.

02 · Where & name
Brazil

Placed on record in Brazil.

03 · How it is doing
□□□□ (Not yet assessed)

Documented in open cultural records, but no cited field assessment of its current vitality has been added here yet.

04 · Proof & reuse
2 cited sources

Every claim links to a public record below. Free to quote, teach, and share under CC BY-SA 4.0.

Chapter Takeaways
Terno de Reis aŭ Folia de ReisEn Brazilo organizitaj grupoj - multaj el ili pro socialaj kaj homamaj motivoj - faras la domvizitojn, kiuj okazas ekde la fino de decembro ĝis la epifania festo.
ReisadoReisado estas popoldanco profanreligia, de portugala origino, kun kiu oni festas la antaŭvesperon kaj tagon de la Tri Reĝoj.
KantojEn kelkaj regionoj la kantoj de la Reĝoj foje estas nekompreneblaj pro la sona ĥaoso produktata.
Eksteraj ligilojPluaj informoj de la Kultura Ministrejo de Brazilo Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine Folia de Reis en Sorocaba (San-Paŭlo) - Brazilo Fotoj pri Folia de Reis en Valença (Rio-de Ĵanejrio)…
Common Questions Answered on Record
What is Folia de Reis in plain words?

La folia de reis estas katolika festo dediĉita al la Tri Magaj Reĝoj.

Where is Folia de Reis practised or documented?

Sources on this page place Folia de Reis in Brazil.

What is the current condition of Folia de Reis today?

□□□□ (Not yet assessed): Documented in open cultural records, but no cited field assessment of its current vitality has been added here yet.

How do I cite or share this Folia de Reis entry?

Cite as: "Folia de Reis." folkroom, https://folkroom.org/art-forms/folia-de-reis, text CC BY-SA, with attribution.

Share or cite this roomNo tracking · CC BY-SA 4.0
WhatsAppXLinkedInRedditFacebook

The tradition & historical record

3 min read · 2 sources

La folia de reis estas katolika festo dediĉita al la Tri Magaj Reĝoj. En la tradicia kulturo brazila la kristnaskajn festojn solenis grupoj, kiuj vizitis la domojn, ludante gajan muzikon laŭde al la "Santos Reis" (Sanktaj Reĝoj) kaj al la naskiĝo de Kristo; tiuj festoparadoj etendiĝis ĝis la dato konsekrata al la Tri Magaj Reĝoj la 6-an de januaro. Temas pri tradicio origina de Hispanujo, kiu prosperis aparte en la 19-a jarcento kaj kiu pluvivas en multaj regionoj de Brazilo, precipe en la eturboj de la ŝtatoj San-Paŭlo, Minas-Ĝerajso, Bahio, Paranao, Rio-de-Ĵanejrio, Gojaso kaj aliaj. 1

Terno de Reis aŭ Folia de Reis

En Brazilo organizitaj grupoj - multaj el ili pro socialaj kaj homamaj motivoj - faras la domvizitojn, kiuj okazas ekde la fino de decembro ĝis la epifania festo. Ĉiu grupo, kiuj sin nomas en kelkaj lokoj Folia de Reis [pli-malpli: gaja dancistaro de la Reĝoj], en aliaj Terno de Reis [pli-malpli: roboparado de la Reĝoj] konsistas el muzikistoj ludantaj instrumentojn laŭ doma kaj metia produktmanieroj, ekzemple tamburojn, rekorekojn, flutojn kaj rabeca (iaspeca popolmuzika violono), krom tio el tradicia vjolo kampara kaj akordiono, kelkregione ankaŭ konata kiel sanfono, gaita aŭ pé-de-bode. Krom el muzikinstrumentistoj kaj kantistoj la grupo oftakaze konsistas ankaŭ el dancistinoj, pajacoj kaj aliaj popolartaj figuroj kutime karakterizataj laŭ la legendoj kaj lokaj tradicioj. Ĉiuj sin organizas sub la direktado de Mestre da Folia [dancmajstro] kaj sekvas omaĝante la flagopason, kaj celebras tradiciajn ritojn de nepridisputebla beleco kaj riĉeco kulturaj. 1

Reisado

Reisado estas popoldanco profanreligia, de portugala origino, kun kiu oni festas la antaŭvesperon kaj tagon de la Tri Reĝoj. En la tempo inter la 24-a de decembro ĝis la 6-a de januaro grupo formiĝinta el muzikisto, kantistoj kaj dancistinoj iras de pordo al pordo anoncante la alvenon de la Mesio kaj glorante la dommastrojn, por kiu ili pasas kaj dancas. Reisado ankaŭ estas tre konata kiel Folia de Reis. Reisado havas portugalan originon kaj hejmiĝis en Sergipe en Brazilo de la kolonia epoko. Reisado konsistas el pluraj partoj kaj tenas diversajn rolojn, ekzemple reĝon, majstron kaj aliajn. La instrumentoj akompanantaj la grupon estas gitaro, sanfono, ganzao, zabumbo, triangulo (muzikilo) kaj pandero. 1

Kantoj

En kelkaj regionoj la kantoj de la Reĝoj foje estas nekompreneblaj pro la sona ĥaoso produktata. Tio ĉi okazas preskaŭ ĉiam, ĉar la ritmo laŭlonge de la tempo akiris konturojn kaj trajtojn de afrika origino kun fortaj batoj kaj kun pinto de la kantvoĉo. Tamen unu ero restas senŝanĝa: la kanto je la alveno, kiam la gvidanto („capitão“) petas de la dommastro enirpermeson, kaj la adiaŭa kanto, per kiu la grupo dankas pro la donacoj kaj la gastamo. 1

Literaturo

Moura, Antonio Paiva. Turismo e Festas Folclóricas no Brasil. San-Paŭlo: Contexto, 2004. Castro, Zaíde Maciel de e COUTO, Aracy do Prado. Folia de Reis. Cadernos de Folclore nº 16. Rio de Janeiro: Arte-FUNARTE, 1977. Funari, Pedro Paulo e Pelegrini, Sandra C. A.. O Patrimônio Histórico e Cultural. Rio-de-Ĵanejro: Zahar, 2006. 1

Eksteraj ligiloj

Pluaj informoj de la Kultura Ministrejo de Brazilo Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine Folia de Reis en Sorocaba (San-Paŭlo) - Brazilo Fotoj pri Folia de Reis en Valença (Rio-de Ĵanejrio) Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Socia reto dediĉita al Folia de Reis Arkivigite je 2016-01-21 per la retarkivo Wayback Machine 1

The text above is adapted from the Wikipedia article “Folia de reis”, available under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 4.0 licence. 1

Folia de Reis is recorded in open cultural data. The structured record cited below does not describe the practice, and this entry has not yet been reviewed by a person familiar with the tradition. 2

The source record links this tradition to 1 external register, which can be verified through the citation. 2

No recording linked yet — know one? Point at it →
Sources on Record
[1]Wikipedia: Folia de reis · encyclopedia
Sourced or Silent · Still Open

Questions awaiting a cited source

+ Answer with a source →
How many people perform it today?
When is it first attested, and by whom?